tradukoj: be bg ca cs de en fa fr id nl pl sk

Makedoni/o

Makedonio

GEOGPOL
1.  
Makedonujo1: Makedonio estas sendependa respubliko ankaŭ konata kiel Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio [1]; pro malobservoj de la leĝo, ĉefe en regionoj loĝataj de albanoj, la supera tribunalo de Makedonio decidis ripetigi la balotojn en 230 balotsekcioj [2]; la altrangaj vizitontoj devis flugi el la ĉefurbo de Makedonio ― Skopje ― al Priŝtina per helikoptero, sed pro la risko de pripafo la flugo estis prokrastita je kvin horoj [3]; pro malkonsentoj inter Makedonio kaj Grekio, rilate la nomon de la unua, Makedonio ne akceptiĝis [4].
2.  
Regiono en la nordo de Grekujo: Makedonio estas kultura landoparto de Grekio [5]. VD:Makedonujo2

tradukoj

anglaj

~o: Macedonia.

belorusaj

~o: Македонія.

bulgaraj

~o: Македония.

ĉeĥaj

~o: Makedonie.

francaj

~o 1.: Ancienne République Yougoslave de Macédoine; ~o 2.: Macédoine; ~o: Macédoine.

germanaj

~o 1.: Mazedonien; ~o 2.: Makedonien.

indoneziaj

~o: Makedonia.

katalunaj

~o 1.: Macedònia, República de Macedònia; ~o 2.: Macedònia.

nederlandaj

~o: Macedonië.

persaj

~o: مقدونیه.

polaj

~o 1.: Macedonia; ~o 2.: Macedonia.

slovakaj

~o: Macedónsko.

fontoj

1. Vikipedio, Respubliko Makedonio
2. Monato, Evgeni Georgiev: Balkanio: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj
3. Monato, Evgeni Georgiev: Jugoslavio: Atenco ne preteratentita
4. Monato, Bardhyl Selimi: Sukcesas du el tri
5. Vikipedio, Makedonio (Grekio)


ℛevo | datumprotekto | makedoni.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2018/10/27 10:10:16