*mana/o

*manao

1.
BIB Ĉiela nutraĵo donita de Dio al la hebreoj en la dezerto: la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio […] kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao [1]; la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan, la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana [2].
2.
Sukera substanco eltirita el fraksenŝelo kaj uzata kiel laksigilo.
3.
(En praaj, totemaj socioj) Mistera, magia forto, kvazaŭ kolektiva animo.
angle:
1. manna 2. manna 3. mana
beloruse:
1. манна 3. мана
bretone:
1. mann (boued)
germane:
1. Manna 3. Mana
hispane:
1. maná
hungare:
1. manna 2. manna 3. mana
japane:
マナ, マンナ
katalune:
1. mannà 2. mannà 3. mana
nederlande:
1. manna 2. manna 3. mana
pole:
1. manna 2. manna 3. mana
portugale:
1. maná
ruse:
1. манна (небесная) 2. манна (слабительное) 3. мана
slovake:
1. mana 3. mana
ukraine:
манна, надприродна таємна сила

administraj notoj