manikur/i SPV

manikuri

(tr)
Flegi haŭton kaj ungojn de la manoj: operetaj kantistoj, kiuj manikuras siajn manojn kaj flegas sian aflikton pro malfeliĉaj amaferoj [1]; mi ne kredas, ke tia birdo manikurus siajn ungojn sola [2]; mia patrino ŝin vestas, kombas, nutras, manikuras kaj banas [3]. VD:pedikuri
1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 25
2. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La dekkvar karata aǔtomobilo, 2002-03-11
3. Ŝjaŭŝjaŭ: E-budhana Retejo, 2005-09-27
angle:
manicure, give a manicure
beloruse:
рабіць манікюр
ĉeĥe:
manikúrovat, manikýrovat, provádět manikúru
france:
manucurer
germane:
die Hände pflegen
japane:
マニキュアを施す [まにきゅあをほどこす]
katalune:
fer la manicura
nederlande:
manicuren
pole:
manicure robić
rumane:
făcând manichiură
slovake:
manikúrovať
ukraine:
робити манікюр

manikuro

Manflego.
angle:
manicure
beloruse:
манікюр
ĉeĥe:
manikúra
ĉine:
修手 [xiūshǒu], 美甲 [měijiǎ], 修指甲 [xiūzhǐjia], 修指甲术 [xiūzhījiashù], 修指甲術 [xiūzhījiashù]
france:
manucure (activité)
germane:
Handpflege, Maniküre
japane:
マニキュア
katalune:
manicura
nederlande:
manicure
pole:
manicure
rumane:
manichiură
slovake:
manikúra

manikuristo

Manflegisto: la du viroj estis „Ĉefoj de la Manikuristoj en la Reĝa Palaco“ [4].
4. K. Lendon: Pri samseksamo en antikva Egiptio, soc.culture.esperanto, 2001-03-19
angle:
manicurist, nail technician
beloruse:
майстар манікюру
france:
manucure (personne)
germane:
Handpfleger
japane:
マニキュア師 [マニキュアし]
katalune:
manicur
nederlande:
manicuurder
pole:
manikiurzysta
rumane:
manichiurista

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.