masakr/i

masakri

(tr)
Amasbuĉi, amasmurdi: la homoj interbatalas kaj senĉese cerbumas, kiamaniere masakri unuj aliajn [1]; dum plena jardeko la serba registaro kaj la serbaj armitaj bandoj atakis, rabis, bombardis, torturis, masakris aligentanojn en tuta eks-Jugoslavio [2]; masakritaj estas 158 homoj ĉe rifuĝejo apud la landlimo inter Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo [3].
1. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
2. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
3. Sabiyumva Jérémie: Masakro ĉe rifuĝejo , Monato, septembro 2004
beloruse:
вынішчаць, выразаць, забіваць (масава)
ĉine:
屠杀 [túshā], 屠殺 [túshā], 宰杀 [zǎishā], 宰殺 [zǎishā], 杀戮 [shālù], 殺戮 [shālù], 屠 [tú], 残杀 [cánshā], 殘殺 [cánshā]
france:
massacrer
germane:
niedermetzeln, hinmorden, massenhaft umbringen, hinschlachten, massakrieren
hungare:
lemészárol (tömegesen)
japane:
大虐殺する [だいぎゃくさつする], 殺戮する [さつりくする], 皆殺しにする [みなごろしにする]
katalune:
massacrar
nederlande:
afslachten, moorden
pole:
masakrować
portugale:
massacrar
ruse:
истреблять, вырезать, производить массовое уничтожение
turke:
katletmek
ukraine:
масово винищувати, вирізувати

masakro

Ago masakri; amasmurdo: la masakron de la blankuloj nun partoprenis ankaŭ la kavalerio [4]; ne ekzistas vortoj, kiuj povus sentigi la terurplenajn sekvojn de tiu ĉi batalo, oni povas reiri ĝis la grandaj masakroj de la unua imperio por trovi ion similan [5]; ĝuste kiam komenciĝis tiuj brutalaj masakroj, UN retiris siajn blukaskulojn, kvankam Kofi Annan ricevis alarman telegramon de la komandanto en Ruando [6]; la masakro estis reprezalio pro la agado de la partizano Stella Rossa (ruĝa stelo) [7].
beloruse:
масавае забойства, разаніна
ĉeĥe:
hekatomba, krveprolití, masakr
ĉine:
屠戮 [túlù], 大屠杀 [dàtúshā], 大屠殺 [dàtúshā]
france:
massacre
germane:
Massaker, Gemetzel, Massenmord
japane:
大虐殺 [だいぎゃくさつ], 大量殺戮 [たいりょうさつりく], 皆殺し [みなごろし]
katalune:
massacre
pole:
masakra, rzeź
rumane:
măcel, masacru
slovake:
hromadné vraždenie, masakra
turke:
katliyam
ukraine:
різня, різанина, масове винищення

administraj notoj