tradukoj: ca de fr id nl pl pt

maŭrici/o RLN

Maŭricio (MU)  

GEOGPOL Ŝtato en la insularo Maskarenoj kun samnoma ĉefa insulo, troviĝanta en Hinda Oceano oriente de Madagaskaro kun ĉefurbo Port-Luiso; teritorio de Respubliko Maŭricio: letero, kun du el la famaj Maŭricio-poŝtmarkoj, estis sendita de vinfirmao al Bordozo [1]; la listo de la impostaj paradizoj estis multe pli longa, sed Bermudoj, Kajmanaj Insuloj, Kipro, Malto, Maŭricio kaj San-Marino antaŭ nelonge deklaris […], ke ili entreprenos ĉion necesan por meti finon al la damaĝa imposta praktiko [2]; iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraŭ tre magraj salajroj [3]; la mezuma kvanto de abortigoj estis plej malalta en Etiopio, Maŭricio kaj ĉefe Brazilo [4].

tradukoj

francaj

M~o : île Maurice, République de Maurice.

germanaj

M~o : Mauritius.

indoneziaj

M~o : Mauritius.

katalunaj

M~o : Maurici, República de Maurici.

nederlandaj

M~o : Mauritius.

polaj

M~o : Mauritius, Republika Maurutiusa, Republika Maurutiusu.

portugalaj

M~o : Maurícia.

fontoj

1. Monato, Filatelo: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?
2. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?
3. Monato, Henriel Fidilalao: Rete subtrete
4. Monato, Paulo Sérgio Viana: Virinoj abortigas, nombroj pensigas


ℛevo | datumprotekto | mauxrici.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2019/02/09 11:10:23