*mebl/o

*meblo

Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por praktika aŭ ornama uzo en loĝejo: belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj [1]; en la salono senorde kuŝis la renversitaj kaj rompitaj mebloj unuj sur aliaj, kaj inter ili sin kaŝis la festenantoj [2]; li trovis nur renversitajn meblojn, disŝiritajn tukojn, rompitajn manĝilojn kaj vitraĵojn ― ĉiujn signojn de detruado, sed neniujn loĝantojn [3]; vasta loĝejo, multekostaj mebloj, lukso [4]. mebloj
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
4. Julian Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997/03, p. 14
angle:
a piece of furniture
beloruse:
прадмет мэблі
bulgare:
мебел
ĉeĥe:
kus nábytku, mébl (hovor.), nábytek
ĉine:
家俱 [jiājù], 一件家具 [yījiànjiājù]
france:
meuble
germane:
Möbel(stück)
hispane:
mueble
hungare:
bútor
japane:
家具 [かぐ], 調度 [ちょうど], 備品 [びひん]
katalune:
moble
nederlande:
meubel
pole:
mebel
portugale:
móvel (subst., peça do mobiliário)
ruse:
мебель (предмет мебели)
slovake:
nábytok
svede:
möbel
ukraine:
меблі

mebli

(tr)
Provizi je mebloj: meblita apartamento; la knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron [5]; multaj vilaĝanoj konstruis jam belajn vilaojn, meblitajn kaj provizitajn per akvo[6].
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
beloruse:
мэбляваць
bulgare:
мебелирам
ĉine:
配備家具 [pèibèijiājù], 配备家具 [pèibèijiājù]
france:
meubler
germane:
möblieren, eine Wohnung einrichten, mit Möbeln ausstatten
hispane:
amueblar
hungare:
bebútoroz
japane:
家具を備付ける [かぐを備付ける]
katalune:
moblar
nederlande:
meubileren
pole:
meblować
ruse:
меблировать
svede:
möblera
ukraine:
меблювати

meblaro

Ĉiuj mebloj de ĉambro, de loĝejo; sortimento de kunharmoniaj mebloj: lia malamiko [...] aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron [7]; ili ne prenis eĉ la plej necesajn aĵojn kaj lasis ĉi tie sian meblaron kaj ĉion, kion ili havis [8]; mi ŝanĝis la tutan meblaron sennecese[9].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
8. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
9. Higinio García: El la atesto de Mustafao Vanesavir', submastro, Monato, 2001/3, p. 25
beloruse:
мэбля, мэбліроўка
bulgare:
мебели
ĉeĥe:
nábytek
ĉine:
家具 [jiājù]
france:
ameublement
germane:
Mobiliar, Einrichtung, Ausstattung (einer Wohnung)
japane:
家具一式 [かぐいっしき]
katalune:
mobiliari, moblatge
pole:
umeblowanie
ruse:
мебель, меблировка
slovake:
nábytok

meblisto

Faranto, produktanto de kofroj, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj kaj similaj: lignaĵisto, kiu specialiĝas ekskluzive pri mebloj, nomiĝas meblisto [10]; metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto [11]. LST:metio
beloruse:
мэбельшчык
ĉeĥe:
stolař, truhlář
ĉine:
木匠 [mùjiàng], 木工 [mùgōng]
france:
ensemblier, menuisier
germane:
Schreiner, Tischler
hungare:
bútorasztalos
japane:
家具製造職人 [かぐせいぞうしょくにん]
katalune:
moblista
nederlande:
meubelmaker, schrijnwerker
pole:
stolarz
ruse:
мебельщик, столяр
slovake:
nábytkový stolár
ukraine:
мебельник, мебляр

administraj notoj