tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu nl pt ru sk

metabol/o SPV

metabolo  

BIO La sumo de la procezoj transformantaj ĥemiajn substancojn (ekz. nutraĵon, oksigenon) al inter- kaj finproduktoj en organismo: oni supozas, ke prionoj partoprenas metabolon [1]; metabolo kaj fiziologio varias depende de la aĝo, kio tuŝas ankaŭ la koncentritecon de radionuklidoj en diversaj organoj [2]; laŭ opinio de la aŭtoro, por ke la metabolo de la malgrandaj ĥemiaj molekuloj alkonduku al la apero de vivaj sistemoj, estas necesaj difinitaj kondiĉoj: devas esti limo inter la loko de la reto de malgrandaj molekuloj kaj la ĉirkaŭanta medio, necesas konstanta alfluo de energio […] [3]. VD:protoplasmo

tradukoj

anglaj

~o: metabolism.

belorusaj

~o: мэтабалізм.

ĉeĥaj

~o: metabolizmus, přeměna látková, výměna látková.

francaj

~o: métabolisme.

germanaj

~o: Stoffwechsel, Metabolismus.

hispanaj

~o: metabolismo.

hungaraj

~o: anyagcsere.

katalunaj

~o: metabolisme.

nederlandaj

~o: metabolisme.

persaj

~o: سوخت و ساز، متابولیسم.

portugalaj

~o: metabolismo.

rusaj

~o: обмен веществ, метаболизм.

slovakaj

~o: metabolizmus, výmena látok.

fontoj

1. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
2. Monato, Evgeni Georgiev: Malsama aĝo, malsamaj riskoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo


ℛevo | datumprotekto | metabol.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2018/12/03 20:10:23