2milimetr/o

milimetro (mm)

Mezurunuo de longo, milono de metro: por formiĝo de unu milimetro da kristalo, necesas 30 000 jaroj [1]; la nuntempa ĉiujara kresko de la marnivelo je du milimetroj estas minimume je 15 procentoj kaŭzita de la degelo de la glacikovraĵo apud la suda poluso [2]; fabrikorimedoj, kiuj ebligas meti pli da transistoroj en kvadrata milimetro sur la blato [3]; (figure) neniu el tiuj ŝtatoj moviĝas eĉ milimetron en direkto al demokratio [4]. TUT:kilometro, hektometro, dekametro, metro, decimetro, centimetro.
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?
3. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
4. Monato, Stefan Maul: Katastrofo en Irako
angle:
millimeter
beloruse:
мілімэтар
ĉeĥe:
milimetr
ĉine:
毫米 [háomǐ]
france:
millimètre
germane:
Millimeter
hispane:
milímetro
hungare:
milliméter
japane:
ミリメートル
katalune:
milímetre
nederlande:
millimeter
perse:
میلیمتر
portugale:
milímetro
ruse:
миллиметр
slovake:
milimeter
ukraine:
міліметр

administraj notoj