*miop/a

*miopa

1.
Havanta nenormale mallongan vidkapablon, vidanta nur de proksime: Monet estis miopa kaj rifuzis okulvitrojn, ĉar li ne deziris tro akran vidon de la mondo [1].
2.
(figure) Neantaŭzorgema, neklarvida, nesagaca: en via fido aldonu virton kaj en virto scion kaj en scio sinregadon kaj en sinregado paciencon kaj en pacienco piecon kaj en pieco fratamikecon kaj en fratamikeco amon, […] ĉar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antaŭaj pekoj [2]; ili ambaŭflanke nutras la miopajn ambiciojn de tiuj, kiuj volas frakasi la union, detrui la eŭron, kaj reveni al epoko de malgrandaj ŝtatoj, eterne militantaj [3].
angle:
myopic, near-sighted, short-sighted
beloruse:
блізарукі
bretone:
berrwel
ĉeĥe:
krátkozraký, myopický
ĉine:
近視 [jìnshì], 近视 [jìnshì], 鼠目寸光 [shǔmùcùnguāng]
france:
myope
germane:
kurzsichtig
hungare:
rövidlátá
japane:
近視の [きんしの], 近眼の [きんがんの]
katalune:
miop 1. miop 2. llosc
nederlande:
bijziend, myoop
rumane:
miop, mioapă
ruse:
близорукий
slovake:
krátkozraký
svede:
myopisk, närsynt
ukraine:
короткозорий, близькозорий

malmiopa

Havanta nenormale longan vidkapablon, vidanta nur de malproksime: fine de la XIII jarcento nur malmiopaj homoj povis uzi okulvitrojn, la miopuloj devis atendi ankoraŭ kelkajn jardekojn [4].
angle:
far-sighted, long-sighted
beloruse:
дальназоркі
bretone:
hirwel
ĉeĥe:
dalekozraký
ĉine:
远视 [yuǎnshì], 遠視 [yuǎnshì]
france:
hypermétrope
germane:
weitsichtig
hungare:
távollátá
japane:
遠視の [えんしの]
katalune:
hipermetrop
nederlande:
verziend, hypermetroop
ruse:
дальнозоркий
slovake:
ďalekozraký
svede:
översynt, långsynt

administraj notoj

mal~a: Mankas dua fontindiko.