tradukoj: be ca cs de en fr hu nl pt ru sk

1mobiliz/i PV

mobilizi  

(tr)
1.
MIL Kolekti kaj pretigi militistaron por partopreni militon: la registaro ordonis la mobilizadon.
2.
(figure) Kolekti kaj pretigi por batalo: mobilizi la policon, la opinion, ĉiujn infanojn; la partio mobilizis ĉiujn siajn fortojn.

mobilizo

Alvoko kaj pretigo de militistaro: la Bulgaroj jam finis, laŭ la diroj, sian mobilizon, kaj, ĉe la landlimo, jam okazis bataletoj [1].

malmobilizi  

(tr)
MIL Liberigi, resendi kunvokitajn militistojn: (figure) ni treege zorgas, ke tio ne malmobilizu niajn aktivulojn [2]. VD:maldungi

malmobilizo

Oficiala ĉeso de mobilizo: post sia malmobilizo en la jaro 1997, li funkciis kiel raportisto [3]

tradukoj

anglaj

~i: mobilize.

belorusaj

~i: мабілізаваць.

ĉeĥaj

~i: mobilizovat; ~o: mobilizace.

francaj

~i: mobiliser (mil.); ~o: mobilisation; mal~i: démobiliser; mal~o: démobilisation.

germanaj

~i: mobilisieren.

hungaraj

~i: mozgósít, mobilizál.

katalunaj

~i: mobilitzar.

nederlandaj

~i: mobiliseren.

portugalaj

~i: mobilizar.

rusaj

~i: мобилизовать.

slovakaj

~i: mobilizovať; ~o: mobilizácia.

fontoj

1. P. Laire: Memoraĵoj pri Andrinopolo, Vekiĝo !, 1912:11 (3)
2. H. Alòs i Font: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi, La Ondo de Esperanto, 2004:12 (122)
3. Zhang Shuang, Zhang Xiaotong: Mo Yan, ĉina nobel-premiito pri la literaturo, Espero.com.cn, 2013-02-05

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | mobili.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2015/09/25 22:10:22