mufti/o SPV , muft/o
muftio, mufto
Islama doktoro,
aŭtoritatigita de la famo aŭ de la ŝtato, por donadi doktrinajn, principajn
respondojn pri religiaj kaj juraj demandoj:
mi ĉiam klarigis, ke la (skulptita) homo estas Mahometo,
kaj ke la anĝelinoj surtretas lin pro lia herezo […],
pacemuloj havas centojn da kialoj por esti certaj, ke nepre ne temas pri
Mahometo, sed eventuale pri iu imamo aŭ iu muftio
[1];
neniam mi konis la nomon de iu ajn mufto nek de iu ajn veziro
[2];
la mufto […] al mi diris, ke vi probable bonvolos min akompani,
estiminda ŝejko
[3].
1.
Monato, Petro De Smet': Ĉu ŝtormo en tetaso aŭ en ambono?
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
3. J. D. Degreef, trad. P. van de Vijver: Radianta Lotuso, Ĉapitro V: Ŝejko Hussein Ebn Ahmed
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
3. J. D. Degreef, trad. P. van de Vijver: Radianta Lotuso, Ĉapitro V: Ŝejko Hussein Ebn Ahmed
- angle:
- mufti
- arabe:
- المفتي
- beloruse:
- муфцій
- bulgare:
- мюфтия
- ĉeĥe:
- muftí
- france:
- mufti
- germane:
- Mufti
- hispane:
- muftí
- indonezie:
- mufti
- japane:
- ムフティー
- katalune:
- muftí
- nederlande:
- moefti
- perse:
- مفتی
- pole:
- mufti
- portugale:
- mufti
- rumane:
- muftiu
- ruse:
- муфтий
- slovake:
- muftí
- svede:
- mufti
- ukraine:
- муфтій (богослов у мусульман)