tradukoj: be cs de en es fr hu id it nl pl pt ru sk

*muskol/o

*muskolo  

ANA
Organo konsistanta el karnaj fibroj kaj servanta por movi la diversajn partojn de la korpo: ĉiutagaj ekzercoj por milde streĉi la ŝultrajn, brakajn kaj dorsajn muskolojn [1].

muskola

Rilata al muskoloj, al korpa forto kiun ili provizas: „Muskola belulino“ [2]; Creuzfeldt-Jakob-malsano manifestiĝas kiel nekuracebla degenero de nervoj, rezultigante perdon de mensaj kaj muskolaj kapabloj [3].

muskolaro

Tuto de la muskoloj de besto aŭ homo: la movo de glata muskolaro estas sen intenca volo [4].

tradukoj

anglaj

~o: muscle.

belorusaj

~o: мускул, цягліца; ~a: мускульны.

ĉeĥaj

~o: sval; ~a: svalnatý, svalový; ~aro: muskulatura, svalstvo, svaly.

francaj

~o: muscle; ~a: musculaire, musclé, musculeux; ~aro: musculature.

germanaj

~o: Muskel; ~a: muskulös.

hispanaj

~o: músculo; ~a: muscular, musculoso.

hungaraj

~o: izom; ~a: izom-, muszkuláris, izmos.

indoneziaj

~o: otot, urat; ~a: [otot] berotot.

italaj

~o: muscolo; ~a: muscolare.

nederlandaj

~o: spier; ~a: gespierd, spier-.

polaj

~o: mięsień; ~a: mięśniowy.

portugalaj

~o: músculo (anat.).

rusaj

~o: мышца, мускул; ~a: мышечный, мускульный.

slovakaj

~o: sval; ~a: muskulárny, svalový; ~aro: svalstvo, svaly.

fontoj

1. David Curtis: Koratako, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 28a
2. JPVDD: Ŝparu monon (Vinilkosmokompil), Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 27a
3. Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 18a
4. Vikipedio: Glata muskolo

~aro: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | muskol.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2015/07/04 08:37:39