tradukoj: be cs de en es fr hu nl ru sk sv

natr/o Z PV

natro

1.  
PIV1KEM Senkolora alkalo, natria hidroksido uzata por multaj industriaj celoj; NaOH.
Rim.: Ĉi tiu signifo estas la sola kiun prezentas PIV; PIV2 ĝin ne plu konas.
2.  
BIB Ne plu specife konata lavsubstanco, menciata en Biblio, eble minerala lavsodo, eble salpetro, eble natro1 aŭ io alia: se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro [1].
Rim.: Favore al la natro1-interpreto menciindas la alia uzo biblia: Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta [2]; evidente, tiu natro grave vundas onian haŭton, ĝuste kiel la kaŭstika sodo NaOH.

tradukoj

anglaj

~o 1.: caustic soda, lye; ~o 2.: nitre.

belorusaj

~o 1.: каўстычная сода, едкі натр.

ĉeĥaj

~o: natron.

francaj

~o 1.: hydroxyde de sodium, soude caustique; ~o 2.: soude.

germanaj

~o 1.: Ätznatron; ~o 2.: Natron.

hispanaj

~o 1.: sosa cáustica.

hungaraj

~o 2.: szóda.

nederlandaj

~o 1.: natriumhydroxide, bijtende soda, loogzout; ~o 2.: salpeter.

rusaj

~o 1.: едкий натр, каустическая сода, каустик; ~o 2.: мыло.

slovakaj

~o: natron, sóda, uhličitan sodný.

svedaj

~o 1.: kaustiksoda, natriumhydroxid; ~o 2.: natriumkarbonat.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:20


ℛevo | datumprotekto | natr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2015/07/04 08:37:40