3naturalism/o

naturalismo

1.
FIL Doktrino neanta ĉion ajn supernaturan.
2.
BELE Doktrino laŭ kiu literaturo kaj belartoj celu nur ekzaktan prezentadon de realaĵoj kaj senfantazian imitadon de naturo, sen provi plibeligi kaj nobligi ilin: naturalismo originas en forta reago kontraŭ la tro fantaziriĉa romantiko [1]. VD:realismo
3.
ESP Tendenco evoluigi lingvon (precipe planlingvon) konforme al la „naturaj“ lingvoj okcidenteŭropaj: mi volas koncize montri, ke estas inde agnoski pozitivan rolon de racia natureco en faka terminaro, ne sinkante al pura naturalismo [2]; lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimiĝon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj [3]. ANT:skemismo
Rim.: Fakte, eĉ la vorto naturalismo mem estas ekzemplo pri sia propra senco: la nomo aludas „naturecon“, sed ne estas derivita el „naturo“, sed formita ekster Esperanto, fremdmaniere, kaj aperas kiel pruntvorto.
1. L. C. Deij: Enkonduko al Beletro, Malgranda Revuo, 1947:3
2. J. Werner: Matematika vortaro esperanta-ĉeĥa-germana, 1990 (Antaŭparolo)
3. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Paderborn
angle:
naturalism
beloruse:
натуралізм
bretone:
naturelouriezh
bulgare:
натурализъм
ĉeĥe:
naturalizmus, nudizmus
ĉine:
自然主义 [zìránzhǔyì], 自然主義 [zìránzhǔyì]
france:
naturalisme
germane:
Naturalismus
greke:
νατουραλισμός
hispane:
naturalismo
hungare:
naturalizmus
itale:
naturalismo
japane:
自然主義 [しぜんしゅぎ]
nederlande:
naturalisme
pole:
naturalizm
portugale:
naturalismo
ruse:
натурализм
slovake:
naturalizmus, nudizmus
svede:
naturalism
ukraine:
натуралізм

administraj notoj