tradukoj: be de el en es fr hu nl pl pt ru

Nea vorto.

[1]
Logika operacio,
kiu al propozicio
P asocias la propozicion, kiu estas vera,
se kaj nur se P estas falsa:
la negacion de P oni kutime signas per
¬P (legu: ne po);
la negacio de propozicio
„a∈A“ estas
„a∉A“;
la negacio de propozicio P∨Q estas
¬P∧¬Q
(legu: ne po kaj ne kuo).
