*7neniom JED
*neniom
- Adverbo signifanta: „nenia kvanto da“: vi ŝuldas al mi neniom [1]; kiom da mono vi kunportas? – nu, neniom [2]; mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis [3]; bonaj objektoj, […] sed ĉio tio valoras neniom kompare kun la trezoro, kiun mi akiris [4]; li havas absolute neniom da kompreno pri iliaj metioj [5]; neniom da amikoj [6]; la malnova [regado] neniom taŭgas [7]; da homoj piedirantaj estas […] preskaŭ neniom Marta ; li havis neniom da gloramo persona [8]; en tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton [9]; mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon, neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon, flekseblecon [10]; kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas PrV ; multe da peno, neniom da pano PrV ; multe da sprito sed neniom da profito PrV .
Rim.:
Oni povas ofte egale uzi „neniom“ kaj „nenion“ aŭ
„neniu(j)“ anstataŭ „neniom da“:
li havas neniom pli por diri = li havas nenion pli por diri;
vi ŝuldas al mi neniom = vi ŝuldas al mi nenion;
li havas neniom da amikoj = li havas neniujn amikojn.
[Wolfram Diestel]
1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 25
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
3. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto IV
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako
5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. Ernest Drezen: Zamenhof, Personeco de Zamenhof
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto

- angle:
- nothing (quantity), no (quantity), none
- beloruse:
- ніколькі
- bulgare:
- нищо
- ĉeĥe:
- ani trochu, pranic, vůbec nic, zhola nic
- ĉine:
- 沒有甚麼 [méiyǒushénme], 没有什么 [méiyǒushénme], 无物 [wúwù], 無物 [wúwù]
- france:
- rien
- germane:
- nichts (Menge)
- hungare:
- semennyi
- japane:
- 少しも~ない [すこしも~ない], 全然~ない [ぜんぜん~ない]
- katalune:
- gens
- nederlande:
- niets, niks
- okcitane:
- pas brica
- perse:
- هیچ اندازه، هیچ مقدار، هیچ تعداد
- pole:
- nic (z całości), ani trochę, ani odrobinę, żadna ilość
- portugale:
- nada, em quantidade alguma
- rumane:
- nimic (de ansamblu), nici un pic, nici o sumă mică, nici o cantitate
- ruse:
- нисколько
- slovake:
- ani trochu, nič (o množstve)
- ukraine:
- анітрохи, ніскільки
nenioma
-
Ĉeesta en nenia kvanto:
ve! mia germana lingvo estas preskaŭ nenioma – do mi demandis, ĉu li ne parolas
itale
[11].
malesta,
nula
11.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 43. Nia Diligenta Kolegaro.
- angle:
- nonexistent (quantity)
- germane:
- nicht vorhanden, null (Menge)