Oceani/o ZR PIV1

Oceanio

GEOG
Mondoparto konsistanta el Aŭstralio kaj la ĉirkaŭaj insuloj: la plej multaj kristanoj […] loĝas en Eŭropo (537 milionoj), sekvas la kristanoj en Latin-Ameriko (476 milionoj), Afriko (335 milionoj), Azio (307 milionoj), Nord-Ameriko (212 milionoj) kaj Oceanio (21 milionoj) [1]; estas tri miliardoj da homoj, ĉefe en Eŭropo, Azio kaj Oceanio, kiuj loĝas en landoj kun relative malalta nombro de murdoj [2]; ni ekzemple ekscias, ke el tiuj 6912 vivantaj lingvoj 2269 originas el Azio, 2092 el Afriko, 1310 el Oceanio, 1002 el Ameriko kaj nur 239 el Eŭropo [3]; Bradley Kendal raportis pri deĉifrado de skribo, sola indiĝena en Oceanio, ĉizita sur lignaj tabuletoj trovitaj sur Paskinsulo [4].
1. Evgeni Georgiev: Du miliardoj da kristanoj tutmonde, Monato, 2001/01, p. 15
2. Monato, Evgeni Georgiev: La hejmo: por virinoj la plej malsekura loko
3. Monato, Paŭlo Peeraerts: Ethnologue listigas 7299 lingvojn
4. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
angle:
Oceania
beloruse:
Акіянія
bulgare:
Океания
ĉeĥe:
Oceánie
ĉine:
大洋洲 [Dàyángzhōu]
france:
Océanie
germane:
Ozeanien
hispane:
Oceanía
hungare:
Óceánia
itale:
Oceania
japane:
オセアニア
nederlande:
Oceanië
perse:
اقیانوسیه
pole:
Oceania
portugale:
Oceania
ruse:
Океания
slovake:
Oceánia
ukraine:
Океанія

administraj notoj