okcitan/o

okcitano

Ano de sudfranca etno kun romanida lingvo, evoluiĝinta el la vulgara Latino: katalunoj kaj eŭskoj, aŭ bretonoj kaj okcitanoj, […] normale uzas nur la hispanan aŭ francan, sed iom malfrue en la vivo, eble remalkovris, ke al ili apartenas tute alia alternativa lingvo: tiu de iliaj geavoj [1]; tiun ĉi diskon oni povas aŭskulti denove kaj denove, iĝante en tiu tempo vera kataluno, aŭ okcitano, aŭ sefardo, aŭ kastiliano [2].
1. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva atavismo, 2005
2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Katalunio, Okcitanio Kaj Tiel Plu, 2005
beloruse:
аксітанец
germane:
Okzitanier

okcitana

Rilata al okcitanoj, ilia lingvo kaj tradicioj: la Floraj Ludoj, organizitaj iom en la spirito de la mezepokaj katalunaj (okcitanaj) literaturaj turniroj, kies gajnintojn oni proklamis reĝoj kaj reĝinoj [3]; la okcitana havas tri grandajn dialektojn, la sud-okcitanan, kun la langvedoka kaj la provenca, la gaskonan kaj la nord-okcitanan kun Limoĝio, Aŭvernjo ĝis Piemonto [4].
angle:
occitan
beloruse:
аксітанскі
ĉine:
欧西坦语 [ōuxītǎnyǔ], 歐西坦語 [ōuxītǎnyǔ]
germane:
okzitanisch
japane:
オクシタン語の [オクシタンごの]

administraj notoj