tradukoj: cs en fr pl sk

optimum/o PIV1

optimumo  

SCI Plej bona stato, kiun oni povas atingi: oni trovas socian optimumon, kiu estas la plej justa ebla stato de la socio [1].

optimuma  

Plejeble bona: postaj kalkuloj montris ke la optimuma daŭro de la ... instruado troviĝas inter 100 kaj 160 studhoroj [2].

optimumigi  

(tr)
Tiom, kiom eblas, plibonigi: en la industrio, aperis aro da modifitaj aŭ konstruitaj lingvoj kreitaj kun la celo optimumigi komunikadon [3].

tradukoj

anglaj

~o: optimum; ~a: optimal; ~igi: optimize (usone), optimise (brite).

ĉeĥaj

~a: optimální; ~igi: optimalizovat.

francaj

~o: optimum (subst.); ~a: optimal; ~igi: optimiser.

polaj

~o: optimum; ~a: optymalny; ~igi: optymalizować.

slovakaj

~a: optimálny; ~igi: optimalizovať.

fontoj

1. B.-A. Wickström: Ekonomiko kaj lingvo, en: IKU 2008
2. -: La projekto „Sokrato“, Eventoj, 1999-03 (163)
3. K. Schubert: Optimumigo de la internacia komunikado..., en: Studoj pri interlingvistiko, 2001


ℛevo | datumprotekto | optimum.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2015/10/14 10:10:18