tradukoj: ca cs de fr hu it nl sk

organdi/o PIV1

organdio  

TEKS Malpeza, brila, iom rigida ŝtofo el kotono origine el Centrazio aŭ Hindio: li aŭdis la infanan voĉeton ĉe la pordo, levis la rigardon kaj ... vidis la etulinon en organdia vesto roza kaj en ŝuetoj blankaj [1]. la unuan fojon en sia vivo li komprenis, kion signifas blindeco. Kvazaŭ nigra organdio ĉion kovris [2].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: organdy, organtýn.

francaj

~o: organdi.

germanaj

~o: Organdi.

hungaraj

~o: organdi, organtin.

italaj

~o: organdi.

katalunaj

~o: organdí.

nederlandaj

~o: organdie, glasbatist.

slovakaj

~o: organtýn.

fontoj

1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. N. Ostrovskij, trad. S. Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, Sezonoj, 1997


ℛevo | datumprotekto | organdi.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2015/07/04 08:37:40