oset/o

oseto

Ano de iranlingva kaŭkaza popolo: pro sia fideleco kaj antikva kristaneco (akirita ankoraŭ en la 10a jarcento), la osetoj ricevis novajn kultureblajn kampojn en ĉemontara ebenaĵo [1]; en la 12a kaj 13a jarcentoj la alanoj, la praavoj de nunaj osetoj, kreis sian ŝtaton, kiun ruinigis mongoloj, kaj poste la ŝtato ne renaskiĝis [2]; malgraŭ forta influo de ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj [3].
1. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
2. Sergeo Jurjiĉ: Ĉu osetoj ne rajtas sian Kosovon?, Monato, 2008/11, p. 6
3. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
angle:
ossetian
beloruse:
асэтын
ĉine:
奥塞梯人 [àosāitīrén], 奧塞梯人 [àosāitīrén]
france:
ossète
germane:
Ossete
nederlande:
Osseet

administraj notoj