tradukoj: br cs de en fr fy he hu it nl pl ru sk sv tp vo

parent/o PMEG

parento  

(malofte)
GEN Patro, patrino aŭ neduumulo en tia parenco-rilato; gepatro: la serio estas pri tri infanoj kiuj perdis siajn parentojn pro stranga krima fajro [1]; la parentoj decidis ke ili vizitas ofte preĝejojn, festas religiaĵojn, ne manĝas fiŝojn vendrede, ktp [2]; infanoj vekas grandajn emociojn ĉe la parentoj, ne ĉiam pozitivajn [3]; mi eĉ ne bezonas iĝi parento por tio [4]; Amanda bedaŭris, ke ŝi ne ĉeestas por vidi la koleron de liaj parentoj [5]; nun la registaro trovis novan fonton de enspezo en la grizaj milionoj: la pensiuloj, unuparentaj familioj, la vagabondoj sen hejmo kaj laboro [6].

tradukoj

anglaj

~o: parent. unu~a: uniparental, monoparental, single-parent.

bretonaj

~o: unan eus ar gerent.

ĉeĥaj

~o: rodič.

francaj

~o: parent (père ou mère). unu~a: uniparental, monoparental.

frisaj

~o: âlder.

germanaj

~o: Elternteil, Elter.

hebreaj

~o: הורה.

hungaraj

~o: szülő.

italaj

~o: genitore.

nederlandaj

~o: ouder. unu~a: uniparentaal, monoparentaal, eenouder-.

polaj

~o: rodzic.

rusaj

~o: родитель.

slovakaj

~o: rodič.

svedaj

~o: förälder.

tokiponaj

~o: mama.

volapukaj

~o: pal.

fontoj

1. Vanege: Serio de bedaŭrindaj eventoj (libroserio/filmoserio), Medium, 2020-01-03
2. Nelli: Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?, 2020-01-01
3. Cyril Robert Brosch: Twitter, 2019-05-01
4. Vanege: Juna amserĉado per Esperanto, Pruvo de amo, 2019-01
5. St John Karp (Sinĵeno): Mefitodanco, ĉapitro 4, 2016-10-19
6. Reto Rossetti: Progresa malegalo, Monato, jaro 1988a, numero 7a, p. 22a


ℛevo | datumprotekto | parent1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2020/01/10 16:10:45