piezo/-

piezo-

FIZ (pri elektraj efikoj en kristala strukturo) Kaŭzata per meĥanika premo: piezoelektra, piezorezistanca efiko; konstruante la sateliton, la sciencistoj proponis […] piezo-elektronikan orientiĝosistemon [1]; oni relative frue evoluigis aparatojn montrantajn komputilan tekston brajle, tia montrilo konsistas el piezoelektraj ĉeloj kun pingletoj, kiuj leviĝas en tiuj lokoj, en kiuj devas aperi punkto [2].
Rim.: Oni povas konvene anstataŭigi tiun prefikson ankaŭ per „prem-“: premelektra efiko ktp. [Wolfram Diestel]
1. Monato, last: Kosma kubo, 2014
2. Otto Prytz: La invento de la jubileulo Louis Braille, Internacia Kongresa Universitato
angle:
piezo-
france:
piézo-
germane:
piezo-
ruse:
пьезо-

administraj notoj