plankton/o SPV

planktono

BIO Tre malgrandaj vegetaĵoj kaj bestoj, libere flosantaj en maro, nutraĵo de cetacoj kaj pli grandaj fiŝoj: kankretoj naĝas kiel granda reto, kaj per haretkovritaj kruroj elkaptas ĉian pli-malpli grandan planktonon [1]; tie vivas 167 specioj da fiŝoj, 231 specoj da planktonoj [2].
Rim.: La vorto aperas ununombre, kiel sablo, akvo aŭ alia nenombreblaĵo, ankaŭ plurnombre pro la pluraj specoj de vivuloj, kiujn ĝi entenas.
1. P. Volkov, trad. Hamstro: Vojaĝo en Neocenon, 2005-08
2. Ĉina Interreta Informa Centro: Marĉo ĉe Ŝanhajo, [vidita je 2006-06-29]
angle:
plankton
beloruse:
плянктон
bulgare:
планктон
ĉeĥe:
plankton, vodní organismy
ĉine:
浮游生物 [fúyóushēngwù]
france:
plancton
japane:
プランクトン
nederlande:
plankton
perse:
پلانکتون
pole:
plankton
slovake:
planktón
ukraine:
планктон

besta planktono, animala planktono

BIO Parto de la planktono konsistanta el bestetoj ŝvebe vivantaj en akvo; zooplanktono: tie povas polusaj gadoj trovi riĉan oferton da besta planktono [3].
3. Vikipedio, Polusa gado, 2013-04-05
angle:
zooplankton
beloruse:
зоаплянктон
bulgare:
зоопланктон
france:
zooplancton
nederlande:
zoöplankton

vegetaĵa planktono[4], vegetala planktono

BIO Parto de la planktono konsistanta el multspecaj vegetaĵetoj ŝvebe vivantaj en la supra parto de akvejoj; fitoplanktono: en la surfacaj akvoj, kien alvenas lumo, abundas la vegetala planktono, kiu konsumas salojn kiel la fosfatojn kaj nitratojn [5].
angle:
phytoplankton
beloruse:
фітаплянктон
bulgare:
фитопланктон
france:
phytoplancton
nederlande:
fytoplankton

administraj notoj