poefag/o PIV1

poefago

ZOO Gruntbovo: la poefago eksvingis la voston kaj batis la teron per la antaŭaj piedoj montrante la intencon de atako [1]; sovaĝa poefago, konata kiel „reĝo sur la altebenaĵo“ [2]; poefago estas unu el ĉefaj dombestoj de lokaj tibetanoj [3]; kiu vi estas? – la leonido demandis, – mi estas poefago [4].
1. Cheng W., trad. -: Fotisto raportanta Tibeton, 2001
2. Qiangtang, la plej alta tundro de la mondo - espero.com.cn
3. Dongzgez Chinbu, respondeca por la estonteco, esperanto.cri.cn
4. M. Plackovskij, trad. M. Povorin: Nekomprenema Leonido, en: La Suneto por Memoro, 2007
angle:
yak
ĉeĥe:
jak chrochtavý, jak divoký
ĉine:
氂牛 [máoniú], 牦牛 [máoniú], 犛 [lí], 氂 [máo], 牦 [máo]
france:
yak, yack
germane:
Yak
nederlande:
jak
pole:
jak
slovake:
jak

administraj notoj