politikologi/o PIV2 , politologi/o PIV2

politikologio, politologio  

POL Politikoscienco kiu studas la teorion de ŝtatoj kaj regsistemoj kaj la efektivan politikan vivon de socioj: mi pagus unue kelkajn specialistojn pri sociologio kaj politikologio kaj starigus jenajn demandojn […] [1]; politologiaj skoloj [2].
1. W. Zelazny: Pri la rilatoj inter inteligencio..., La Ondo de Esperanto, 2000:4 (66)
2. J. Staněk: Senvualita Sekreto de nia Historio, Dio Benu, 2006:1 (61)
ĉeĥe:
politologie
france:
politologie, science politique
germane:
Politologie
hungare:
politológia
pole:
politologia
slovake:
politológia

administraj notoj