tradukoj: de en fr nl pt ru vo

Tre primitiva, el antaŭlonge:
praarbaro
(ekzistanta de nememorebla tempo);
prahejmo
(hejmo de la prauloj);
prahistorio;
prahomaro;
pratempo;
prapatro,
prapatrino,
pratipo.
Sekva, pli malproksima en grado de parenceco ol la
ĵus antaŭa, tuj posta ol la indikita de la radikalo:
la pranepo estas la filo de la nepo;
la praavo estas la patro de la avo.


Individuo de kiu oni devenas, precipe tia apartenanta al
malproksima generacio:
inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj
[2];
la „natura“ amo al la loko, kie oni naskiĝis,
kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al
tre malvasta regiono kaj neniel al tuta lando
[3];
eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam
la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo
socia kaj vivis izole en sia kaverno
[4].
posteulo