presbiter/o JED

presbitero

KRI
1.
BIBHIS Unu el la estroj en la antikva eklezio: elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis [1].
2.
En la tradiciaj eklezioj, la pastro apartenanta al la dua grado de la eklezia hierarĥio (inter episkopo kaj diakono): la paroĥestro, diakono, aŭ delegita presbitero estas necesa atestanto, por ke la geedziĝo estu valida [2]; (la papo) prezentis sin ĉe tombo de presbitero Varela, kiu eventuale proklamiĝos sanktulo [3].
3.
Administranto de eklezia distrikto en iuj protestantaj konfesioj malakceptantaj specialan episkopan povon.
1. La Nova Testamento, La agoj 14:23.
2. La sep sakramentoj, §106. La geedziĝo
3. Alberto Garcìa FUMERO: Kubo: Venis eĉ la kato ...Monato
angle:
presbyter
ĉeĥe:
duchovní, kněz, presbyter, starší
germane:
Presbyter, Kirchenältester
hispane:
presbítero
hungare:
1. egyházi elöljáró 2. felszentelt pap 3. presbiter
japane:
長老 [ちょうろう], 司祭 [しさい]
malnovgreke:
1. πρεσβύτερος
nederlande:
presbyter
pole:
prezbiter, dziekan (w kośc. ewang.)
portugale:
presbítero
ruse:
пресвитер 2. пресвитер, поп (se ortodoksa)
slovake:
duchovný, presbyter, starší
ukraine:
пресвітер

presbiteraro

Kolegio de presbiteroj: ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro [4].
4. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:14
germane:
Presbyterium, Kirchenältestenkollegium, Kirchenältestenrat

ĉefpresbitero

KRI
Honortitolo de presbitero2 (speciale, la unua inter la presbiteroj de unu sama preĝejo): „La vivo de ĉefpresbitero Abakumo“ estas eminenta verko de malnovrusa literaturo; helruĝaj kaj blankaj fajretoj, lumigitaj ĉe eksteraj surmuraj ikonoj kaj ĉe tomboj de episkopoj kaj ĉefpresbiteroj [5]. VD:preposto
5. La Ondo de Esperanto, 1994, N-ro 2(15).
angle:
archpriest
france:
archiprêtre
germane:
Erzpriester, Protopresbyter
hungare:
archipresbiter, esperes
malnovgreke:
πρωτοπρεσβύτερος, πρωτοπαπᾶς, πρωθιερεύς
nederlande:
aartspresbyter
pole:
główny prezbiter
portugale:
arcipreste, arquipresbítero
ruse:
протопресвитер, протоиерей, протопоп (se ortodoksa)

administraj notoj