tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl pt ru sk

2psikologi/o PV , psiĥologi/o FK

psikologio, psiĥologio  

1.  
PSISCI Scienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito: en la jaro 1887 oni malfermis […] antropologian fakultaton por anatomio, fiziologio, higieno, psiĥologio kaj sociologioFK .
2.
Mensaj apartaĵoj de individuo aŭ grupo: ne eblas, ridindas ĉion ekspliki per la kruela psiĥologio de sovaĝaj subhomoj [1]; Japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa. [2].
3.  
(figure) Intua kapablo kompreni, priskribi aŭ gvidi sentojn de aliaj homoj: mankas psikologio, ne tiom profunde desegnitaj estas la karakteroj de l' ĉefrolantoj [3]. VD:kunsento

psikologia, psiĥologia

(figure) Bone komprenanta, komentanta, reaganta al animstatoj de kunhomoj: sukcesas ankaŭ kelkaj aliaj psikologiaj portretoj – ili estas, se ne tro profundaj, tamen sufiĉe trafaj [4]; provo prezenti kiel spektaklon la subtilecon de la psiĥologia vivo apenaŭ plaĉus al la originala kreinto [5].

psikologiisto, psiĥologiisto  

PSI
Fakulo pri psikologio: Erich Fromm […] estis germana-usona psiĥoanalizisto, filozofo kaj socia psiĥologiisto [6]. SIN:psikologo, psiĥologo

tradukoj

anglaj

~o, psiĥologio: psychology; ~a, psiĥologia: psychological; ~isto, psiĥologiisto: psychologist.

belorusaj

~o, psiĥologio: псіхалёгія; ~a, psiĥologia: псіхалягічны; ~isto, psiĥologiisto: псіхоляг.

bulgaraj

~o, psiĥologio: психология; ~a, psiĥologia: психологичен; ~isto, psiĥologiisto: психолог.

ĉeĥaj

francaj

~o, psiĥologio: psychologie; ~a, psiĥologia: psychologique; ~isto, psiĥologiisto: psychologue.

germanaj

~o, psiĥologio: Psychologie; ~a, psiĥologia: psychologisch; ~isto, psiĥologiisto: Psychologe.

hispanaj

~o, psiĥologio: psicología; ~a, psiĥologia: psicológico; ~isto, psiĥologiisto: psicológo.

hungaraj

~o, psiĥologio: lélektan, pszichológia; ~a, psiĥologia: lélektani, pszichológiai; ~isto, psiĥologiisto: pszichológus, lélekbúvár.

katalunaj

nederlandaj

~o, psiĥologio: psychologie; ~a, psiĥologia: psychologisch; ~isto, psiĥologiisto: psycholoog.

portugalaj

~o, psiĥologio: psicologia.

rusaj

~o, psiĥologio: психология; ~a, psiĥologia: психологичный, психологический; ~isto, psiĥologiisto: психолог.

slovakaj


fontoj

1. Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:4
2. YAMASAKI Seiko^: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, Monato, 2007
3. NikSt: Bona distrilo kaj memlernilo, Monato, jaro 1994a, numero 10a, p. 22a
4. Nikolao Gudskov: Libro el malnova verkista arkivo (István Nemere, Vizito sur la teron), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 27a
5. Trevor Steele: Patrick White --- Vivo kaj verko
6. Vikipedio, Erich Fromm


ℛevo | datumprotekto | psikol1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2019/02/01 21:10:18