tradukoj: ca cs fr sk

psikosomat/a PIV1 , psiĥosomat/a

psikosomata, psiĥosomata

MED Rilata al efiko de spirito al korpo: mi febras... verŝajne psikosomate [1]; ĉu mi ne aŭdis pri psikosomataj efikoj? Neniam suferis stomakdoloron pro timo ? Ruĝigiĝis aŭ ŝvitis pro embaraso? [2]; kapdoloro povas esti psiĥosomata [3].

tradukoj

ĉeĥaj

~a, psiĥosomata: psychosomatický.

francaj

~a, psiĥosomata: psychosomatique.

katalunaj

~a, psiĥosomata: psicosomàtic.

slovakaj

~a, psiĥosomata: psychosomatický.

fontoj

1. S. Larbar: Karuseloj, 1987
2. P. Thorsen: Funga fuŝo, en: Stokita Vino, 1995
3. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014


ℛevo | datumprotekto | psikosomat.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2019/11/25 23:10:20