tradukoj: bg de en fr id la nl

rambutan/o PIV2

rambutano  

KUI Frukto de rambutanarbo, malgranda drupo kun hara ŝelo kaj manĝeblaj karno kaj kerno: ... kaŝtanoj de mezvarmaj zonoj, peze ŝargitaj per sennombraj fruktoj, similaj al rambutanoj kun pikaĵoj [1].

rambutanarbo, rambutanujo

BOT Arbo el Sudorientazio kultivata pro fruktoj kaj kuracaj substancoj (Nephelium lappaceum): rambutanarbo fariĝas 25 metrojn alta [2].

tradukoj

anglaj

~arbo, ~ujo: rambutan.

bulgaraj

~o: рамбутан.

francaj

~o: ramboutan (fruit); ~arbo, ~ujo: ramboutan (arbre).

germanaj

~arbo, ~ujo: Rambutan.

indoneziaj

~o: rambutan.

latina/sciencaj

~arbo, ~ujo : Nephelium lappaceum.

nederlandaj

~o: ramboetan.

fontoj

1. Phan Hong Vuong: Trung Khanh, pitoreska pejzaĝo, 2009-04-03
2. Vikipedio, Rambutano, 2010-01-26


ℛevo | datumprotekto | rambutan.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2013/08/26 16:10:12