relajs/o PVEF , relaj/o PV
relajso, relajo
 Aŭtomata ŝaltilo, elektromeĥanika aŭ elektronika
                              aranĝaĵo por
                              transŝalti la statojn de la ĝin entenata sistemo sekve de
                              ekstera signalo aŭ valoro de media parametro:
                              
                                 la arbocirkvito enhavanta  n
                                 relajsojn povas havi 2n elirejojn
                                 [1];
                                 
                                 la relajso fermas la cirkviton de lampeto, kiu do
                                 anoncas al la telefonistino la alvokon
                                 [2];
                                 
                              
                                 sur la kulmino de ĝia monteto (398 m) estas instalita telekomunikada kaj televida
                                 relajo
                                 [3];
                                 
                              
                                 protekta relajso.
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 
                              neŭtrala relajso: 1 bobeno, 2 konduktiloj por nutrado de bobeno, 3 ferkerno, 4 levstango, 5 risorto, 6 kontaktiloj, 7 eksteraj konduktiloj Aŭtomata ŝaltilo, elektromeĥanika aŭ elektronika
                              aranĝaĵo por
                              transŝalti la statojn de la ĝin entenata sistemo sekve de
                              ekstera signalo aŭ valoro de media parametro:
                              
                                 la arbocirkvito enhavanta  n
                                 relajsojn povas havi 2n elirejojn
                                 [1];
                                 
                                 la relajso fermas la cirkviton de lampeto, kiu do
                                 anoncas al la telefonistino la alvokon
                                 [2];
                                 
                              
                                 sur la kulmino de ĝia monteto (398 m) estas instalita telekomunikada kaj televida
                                 relajo
                                 [3];
                                 
                              
                                 protekta relajso.
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 
                              neŭtrala relajso: 1 bobeno, 2 konduktiloj por nutrado de bobeno, 3 ferkerno, 4 levstango, 5 risorto, 6 kontaktiloj, 7 eksteraj konduktiloj 
 Public domain [4]
Rim.:
                           Historie la relajsoj unue aperis en telegrafio, kie ili
                           funkciis kaj kiel regelementoj, kaj kiel amplifiloj de la
                           impulsa morsa signalo.  Tiu dua signifo motivis la francan
                           nomon „relais“, tamen ĝi malaktualiĝis kun la
                           malapero de la morsa telegrafio; male, la signifo regelementa
                           internaciiĝis kaj plu aktualas.
                           
                           En kelkaj lingvoj kie la etimo de la termino estas klara
                           (la angla, la franca) oni tamen konservas la konfuzon inter
                           relajso (regelemento) kaj plusendilo.
                           Tia konfuzo estas evitinda en Esperanto, unue ĉar ĉia konfuzo
                           estas malraciaĵo, kaj due ĉar la plusenda signifo estas malpli
                           internacia kaj tute nekomprenebla en la lingvoj kie la
                           etimologio ĝin ne trudas.
                           
                           Iuj aŭtoroj opinias karakteriza trajto de relajsoj plifortigon
                           de la signalo aŭ ties efiko; tio estas inercio de la praa
                           signifo, sen reala bazo; ekz-e la protektaj relajsoj efikas
                           ĝuste inverse.
                           [Sergio Pokrovskij]
                           
                     1.
                           
                           Elektrofaka
                              klariga terminaro en
                              Esperanto
2. Evoluo de telefonio
3. Vikipedio, Savasse
4. de Crosstor ĉe Esperanto Wikipedia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Neutrala_relajso.jpg
                  2. Evoluo de telefonio
3. Vikipedio, Savasse
4. de Crosstor ĉe Esperanto Wikipedia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Neutrala_relajso.jpg
- angle:
- protekta ~o: guard relay.
- beloruse:
- рэле
- bulgare:
- реле
- ĉeĥe:
- relé protekta ~o: ochranné relé.
- ĉine:
- 繼電器 [jìdiànqì], 继电器 [jìdiànqì], 繼電器開關 [jìdiànqìkāiguān], 继电器开关 [jìdiànqìkāiguān]
- france:
- relais
- germane:
- Relais protekta ~o: Schutzrelais.
- hispane:
- relé
- hungare:
- jelfogó, relé
- japane:
- 継電器 [けいでんき], リレー [りれー]
- nederlande:
- relais
- pole:
- przekaźnik, ripiter
- portugale:
- relé, relais
- ruse:
- реле protekta ~o: защитное реле.
- slovake:
- relé
- ukraine:
- реле, перемикач
temporelajso
 Relajso kies funkcio estas prokrasti la
                              transŝalton je necesa tempodaŭro. Relajso kies funkcio estas prokrasti la
                              transŝalton je necesa tempodaŭro.
- beloruse:
- рэле часу
- france:
- relais temporisé
- germane:
- Zeitrelais
- pole:
- przekaźnik czasowy
- ruse:
- реле времени
termorelajso
 Regelemento kiu ŝaltas aŭ malŝaltas aparaton kiam la
                              temperaturo estas en aŭ ekster la priskribita intervalo. Regelemento kiu ŝaltas aŭ malŝaltas aparaton kiam la
                              temperaturo estas en aŭ ekster la priskribita intervalo.
- beloruse:
- тэрмарэле
- france:
- relais thermique
- pole:
- stycznik termiczny
- ruse:
- термореле
- ukraine:
- термореле