tradukoj: ba bn cy en es fa fi fj gn hu hy id io ka ku ln mi qu sv sw tg th tk tp tr tt ug vo yo

ri

ri  

(neoficiala pronomo)
GRA Ununombra sekse neŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la koncernulo identiĝas kiel neduuma: raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci rin [1]; amu rin kaj min, amu nin [2]; en la bela domo ri ne pentras plu [3]; kial gravas, kiu ri estas? [4]. SIN:li2
Rim.: En 1979 la pronomo „ri“ estis unuafoje proponita [5] kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto [6] . Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG [7] ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.

ria  

GRA Posedata de ri, rilata al ri: Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj [8]; aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn [9]; riaj proponoj temis pri interageco [10]; ĉu la uzo de prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton [11]. SIN:lia2

riismo  

ESP Uzado de la pronomo „ri“: riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj [12]; en Esperanto, riismo povas helpi tiun celon [13]; la plej radikala propono, "riismo", estas fakte la plej laŭa al la fundamento, ĉar ĝi simple enkondukas tute novan vorton ne tuŝante la ekzistantan lingvaĵon [14]; laŭ mi, riismo ne malobeas la spiriton de la Fundamento [15].

tradukoj

anglaj

~: they (singular); ~a: their (singular).

armenaj

~: նա.

baŝkiraj

~: ул.

bengalaj

~: সে.

fiĝiaj

~: koya.

finnaj

~: hän; ~a: hänen.

gvaraniaj

~: ha'e.

hispanaj

~a: su.

hungaraj

~: ő; ~a: -a, -e, -ja, -je.

idaj

~: lu; ~a: lua.

indoneziaj

~: dia, ia, beliau.

jorubaj

~: oun.

kartvelaj

~: ის, იგი.

keĉuaj

~: pay.

kimraj

~a: ei.

kurdaj

~: ew.

lingalaj

~: .

maoriaj

~: ia.

persaj

~: او.

svahilaj

~: yeye; ~a: -ake.

svedaj

~: hen; ~a: hens.

taĝikaj

~: ӯ.

tajaj

~: เขา.

tataraj

~: ул.

tokiponaj

~: ona; ~a: ona.

turkaj

~: o.

turkmenaj

~: ol.

ujguraj

~: ئۇ.

volapukaj

~: on; ~a: onik, ona.

fontoj

1. Edmund Grimley Evans: J-riismo, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2018, numero 985a
2. Guillaume Armide: Amu rin, albumo "Nenifar'", SoundCloud, 2015-07-01
3. La Perdita Generacio: Maldormemo mia, albumo "Eksenlime", 2006
4. Leland Bryant Ross: Pri Sennaciistaj postulatoj, soc.culture.esperanto, 1997-08-28
5. Ole Hagemann: Sekso kaj Egaleco, Egaleco kaj la Internacia Lingvo, 1979-10
6. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Pronouns, 1993
7. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
8. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
9. El kulturo de perforto al kulturo de konsento, Egalecen, 2014-11-18
10. Mark Rison: Kio estas "multimedia" en Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1997-12-03
11. Sebastiano Hartviga: tolerado, kulturoj, lingva komparo, soc.culture.esperanto, 1997-05-13
12. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono
13. Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto, Egalecen, 2014-08-04
14. Marko Rauhamaa: Re: "ghi" kaj "tiu" - konkludo, soc.culture.esperanto, 2001-07-09
15. Konrad Hinsen: Cxu indas diskutadi pri riismo?, soc.culture.esperanto, 1994-02-01


ℛevo | datumprotekto | ri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2019/09/13 12:10:15