2sakristi/o PV

sakristio

KRI En preĝejo, loko kie oni konservas la kultajn objektojn kaj vestojn, kaj kie la pastroj sin vestas por diservo: el la sakristio estis elirantaj la infanoj de la unua katekismo-klaso [1].
1. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
beloruse:
сакрыстыя
ĉeĥe:
sakristie, zákristie
france:
sacristie
germane:
Sakristei
hungare:
sekrestye
itale:
sacrestia, sagrestia
japane:
聖具室 [ひじりぐしつ]
katalune:
sagristia
nederlande:
sacristie
perse:
صندوقخانهٔ کلیسا
pole:
zakrystia
portugale:
sacristia
ruse:
ризница
slovake:
sakristia, vedľajšia miestnosť v kostole
ukraine:
ризниця, захристія

sakristianoZ

KRI
1.
Preĝejservisto kiu zorgas pri la sakristio kaj mastrumado de la preĝejo: la sakristiano estis maljuna invalido, kiu ŝatis min, ĉar ofte mi venis pli frue kaj tiris anstataŭ li la ŝnuregojn de l’ sonoriloj [2].
2.
Ajna malsupera preĝejservisto.
Rim.: La vorto ĉiurilate estas mise formita: la sufikso -an implicas, ke temas pri membro de pluro, dum plureco ne estas esenca trajto de la koncerna ofico, kaj en multaj vilaĝaj preĝejoj estas ununura sakristiano ‐ tion ŝajnas implici ankaŭ la uzoj Zamenhofaj: tiam li loĝis ĉe la sakristiano [3]; li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano! [4]. Laŭ mi, la radikalfinaĵo -an en ĉi tiu vorto estas ne tiom la esperanta sufikso, kiom kontrabandaĵo el fremda lingvo. [Sergio Pokrovskij]
2. S. Maul: El verva vivo jurnalista, 2005
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
ĉeĥe:
kostelník
ĉine:
教堂司事 [jiàotángsīshì]
france:
sacristain
itale:
sacrestano, sagrestano
japane:
聖具係 [ひじりぐかかり]
katalune:
1. sagristà 2. escolà
nederlande:
sacristein
perse:
1. متولی کلیسا 2. خادم کلیسا
pole:
zakrystian
ruse:
1. ризничий 2. церковнослужитель, пономарь, псаломщик, дьячок
slovake:
kostolník
ukraine:
ризник, паламар

administraj notoj

~ano: Mankas verkindiko en fonto.