sapot/o

sapoto

BOT Iuj tropikaj specioj el la familio sapotacoj, i.a. (Pouteria sapota, Pouteria campechiana), kun grandaj manĝeblaj, ofte longecaj, beroj: mameja sapoto […] estas ĉiamverda […], ĝis 40 m alta arbo kun rekta ĝis 1 m larĝa trunko, dikaj branĉoj kaj densa krono, arboŝelo, folioj kaj nematura frukto enhavas gluan laktosukon, kiu incitas la mukozon [1]; la kanistelo kreskas ĝis 10 m alta, kaj produktas oranĝflavan frukton, la ovofrukton, ankaŭ nomitan flava sapoto, ĝis 7 cm longa, kiu estas manĝebla [2].
angle:
sapodilla
beloruse:
сапота
ĉine:
人心果 [rénxīnguǒ]
germane:
Breiapfel
latinece:
Pouteria sapota Pouteria campechiana
pole:
mamey zapote, owoc jajeczny
ukraine:
ахрас, сапотилове дерево

administraj notoj