saŝim/o NePiv

saŝimo

KUI Preparaĵo el maldikaj tranĉaĵoj de nekuirita fiŝo laŭ japana maniero: Xihai-restoracio de saŝimoj estas kompare granda en la kvartalo Shichahai [1]; mi tiutempe restis kun inĝeniero, sinjoro Hajaŝi, kiu vespere manĝis kun mi kaj instruis al mi kelkajn japanajn kutimojn tiajn, kiaj trinki teon, manĝi suŝiojn kaj saŝimojn [2].
1. Liu Bian: Restoracioj ĉe Shichahai-lago, [2004]
2. H. Stücke, trad. C. Pinardon: Ĉirkaŭ la Mondo per Biciklo, 2008
beloruse:
сасімі
ĉine:
刺身 [cìshēn], 撒西米 [sāxīmǐ], 生魚片 [shēngyúpiàn], 生鱼片 [shēngyúpiàn]
france:
sashimi
germane:
Sashimi
itale:
sashimi
nederlande:
sashimi
pole:
sashimi
ukraine:
сасімі, сашімі (японська страва з червоної риби)

administraj notoj