separatism/o PIV1

separatismo

POL Sendependismo: defendi nacian lingvon estas politike ofte tre proksime al la loka movado pri naciismo, separatismo, ktp [1]; en finaj 1970aj kaj 1980aj jaroj, separatismo aperis, celante apartan sikan regnon [2]; la albana etno en Makedonio povus profiti de la nova prezidento por realigi siajn pretendojn pri pli granda aŭtonomio, pri federaligo laŭ etna principo kaj eĉ pri separatismo [3]; en Sri-Lanko, kie la separatisma grupo "Tigroj de la Liberiĝo" militas kontraŭ registaraj trupoj, pli ol 250 000 infanoj estas foje devigitaj forlasi siajn naskiĝlokojn [4].
1. S. Payne: László Deme, soc.culture.esperanto, 1998-05-01
2. Vikipedio, artikolo „sikismo“, 2006-03-20
3. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10
4. Evgeni Georgiev: Plej senhelpaj viktimoj, Monato, 2000/09, p. 13
beloruse:
сэпаратызм
ĉine:
分离主义 [fēnlízhǔyì], 分離主義 [fēnlízhǔyì]
france:
séparatisme
germane:
Separatismus
itale:
separatismo, indipendentismo, secessionismo
nederlande:
separatisme
pole:
separatyzm, separacjonizm
portugale:
separatismo

administraj notoj