tradukoj: be ca cs de fr hu it nl ru sk

sept/o MuzTerm

septo  

1.  
MUZ Intervalo inter la du ekstremaj el sep sinsekvaj tonoj de diatona gamo: Variaĵo 21 […] estas kanono je la septo, memoriganta pri ĥorala enmuzikigo [1]. SIN:septimo
2.  
MUZ Sepa tono de gamo: [ĉe] trombono […] la 6-a suprotono estas iomete pli malalta ol malgranda septo [2]; oni atingis la dekdu unuajn suprotonojn kaj kromatan gamon de septo deire de la fundamenta tono [3]. SIN:septimo

Rim.: Septo estas ankaŭ vandeto en anatomio.

tradukoj

belorusaj

~o 1.: сэптыма; ~o 2.: сэптыма.

ĉeĥaj

~o: přepážka, příčka, stěna.

francaj

~o 1.: septième (intervalle musical); ~o 2.: septième (intervalle musical).

germanaj

~o: Septime.

hungaraj

~o 1.: szeptim (hangköz); ~o 2.: szeptim (hetedik hang).

italaj

~o 1.: settima (mus.); ~o 2.: settima (mus.).

katalunaj

~o 1.: sèptima (interval); ~o 2.: sèptima (to).

nederlandaj

~o 1.: septime; ~o 2.: septime.

rusaj

~o 1.: септима; ~o 2.: септима.

slovakaj

~o: priehradka, priečka, stena.

fontoj

1. Vikipedio, Goldberg-variacioj
2. Vikipedio, Trombono
3. Vikipedio, Trumpeto


ℛevo | datumprotekto | sept.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2018/06/03 20:10:21