tradukoj: cs en fr sk

seroz/o PIV1

serozo  

ANA Membrano, kiu tegas korpan kavaĵon: perikardo, peritoneo, pleŭro: pleŭro estas serozo, kiu tegas la internon de la torako [1].

serozaĵo

FIZL Sero-simila korpa fluaĵo, kiun produktas serozoj: serozaĵo akumuliĝis en la genuo pro inflamo ĉe la menisko [2].

tradukoj

anglaj

~o: serous membrane.

ĉeĥaj

~o: sliznice.

francaj

~o: membrane séreuse, séreuse (subst.); ~aĵo: sérosité.

slovakaj

~o: sliznica.

fontoj

1. Vikipedio, pleŭro, 2013-03-09
2. Vastalto: Genuo doloras, Akvosfero, 2007-08-16


ℛevo | datumprotekto | seroz.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2015/07/04 08:37:43