sigl/o PVEF

siglo

(malofte)
GRA Mallongigo, literkodo, el la kelkaj literoj de la vortoj de plena esprimo: listo je la fino de la libro enhavas pli ol 200 siglojn […], ekzemple G = verda, de angla green [1]; sur paĝo 14 mi stumblis je la siglo RGADA [2]; vi konas ankaŭ la siglon CO de UEA [3]; nova grava malsano „netipa pneŭmonio”, konata de nur kelkaj monatoj ankaŭ sub la siglo „sarso” (Sever-Akuta Respira Sindromo) [4].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru nommallongigo.
1. Walter Klag: Eĉ se vi ne estas aviadisto ..., Monato, 2003/01, p. 30
2. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
3. Stefan Maul: Sigloj, Monato, 2006/04, p. 5
4. Stefan Maul: Propagando danĝera, Monato, 2003/06, p. 7
angle:
initial (letter), initialism, acronym
beloruse:
скарот, абрэвіятура
ĉeĥe:
sigla
france:
sigle
germane:
Sigel, Kürzel
hispane:
sigla
hungare:
betűszó
katalune:
sigla
nederlande:
letterwoord, acroniem
pole:
skrótowiec
ruse:
аббревиатура
slovake:
samoznak, skratka (písmenová)
ukraine:
скорочення, абревіатура

administraj notoj