sismograf/o PV , seismograf/o PIV2

sismografo, seismografo

GEOLTEK Aparato, por registri la horon, daŭron kaj la intenson de sismaj movoj, t.e. tertremoj: okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason, plue oni instalas ne nur sismografon sed ankaŭ aparaton por mezuri aertremojn [1]; Nord-Koreio […] la 25an de majo 2009 […] eksplodigis bombon […] preskaŭ same grandan kiel la terura bombo de Hiroŝimo, ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario (Germanio) [2]; La satelito estas nomita per Zhang Heng, fama erudiciulo de la Orienta Han-dinastio (25-220), kiu iniciatis seismajn studojn per invento de la unua seismografo en la jaro 132 [3].
1. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
2. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
3. Yu: Ĉinio lanĉis elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn, Ĉina Radio Internacia, 2018-02-02
angle:
seismograph
beloruse:
сэйсмограф
bulgare:
сеизмограф
ĉeĥe:
seismograf
ĉine:
地震記錄儀 [dìzhènjìlùyí], 地震记录仪 [dìzhènjìlùyí]
france:
sismographe
germane:
Seismograph
hungare:
szeizmográf, földrengésjelző műszer
japane:
地震計 [じしんけい]
nederlande:
seismograaf
perse:
لرزه‌نگار، زلزله‌نگار
pole:
sejsmograf
ruse:
сейсмограф
slovake:
seizmograf
ukraine:
сейсмограф

administraj notoj