sismogram/o PIV1 , seismogram/o PIV2
sismogramo, seismogramo

Registraĵo – ordinare grafika – de
tertrema ondo:
kvankam la dinamika koeficiento β dependas de epicentra distanco por ĉiuj tri
kategorioj de la grundo, kreskante laŭ kresko de la unua kaj tria kategorio,
en ĉi tiu kodo estas farita nenia diferencigo, kaŭzante malgrandan valoron de
la sismogramoj
[1];
en la 1930-aj jaroj la sciencisto Charles Francis Richter […]
ekkonsciis, ke ekzistas ligo inter la maksimuma amplitudo en seismogramo kaj
la distanco de la mezurilo al la tertrema surcentro
[2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tertremregistraĵo.
1.
V. Pistoli:
Sismologio kaj kontraŭ-tertrema protekto en Albanio, Scienca Revuo, 1992:2 (161), p. 21a-26a
2. -: Magnitudo (tertremo), Vikipedio, 2013-09-30
2. -: Magnitudo (tertremo), Vikipedio, 2013-09-30
- angle:
- seismogram
- beloruse:
- сэйсмаграма
- ĉine:
- 震波图 [zhènbōtú], 震波圖 [zhènbōtú]
- france:
- sismogramme
- pole:
- sejsmogram
- ukraine:
- сейсмограма