sismolog/o PIV1 , seismolog/o PIV2

sismologo, seismologo

GEOL Scienculo kiu studas tertremojn, alivorte sismojn; fakulo pri sismologio: troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku kaj ĉi-foje ĉiuj kvar samtempe aktivis; neniuj sismologoj antaŭvidis tion [1]; ekde la eksplodo de la epidemio de COVID-19, pli ol 2 miliardoj da homoj restadas hejme; samtempe, seismologoj de multaj landoj rimarkis, ke la fonbruo evidente malaltiĝis [2].
1. Hori Jasuo: Japanio: la plej granda tertremo en nia historio, Sufrancia stelo, 2011:1 (196)
2. Xie Ruifeng: La tremo de la terglobo mildiĝis pro limigo de elhejmiĝo, El Popola Ĉinio, 2020-04-08
angle:
seismologist
beloruse:
сэйсмоляг
ĉine:
地震学家 [dìzhènxuéjiā], 地震學家 [dìzhènxuéjiā]
france:
sismologiste, sismologue
pole:
sejsmolog
ukraine:
сейсмолог

administraj notoj