Sizif/o

Sizifo

MIT
Laŭ la greka mitologio, iama reĝo de Korinto, kiu per ruzo plurfoje evitis la morton kaj por puno eterne devas ruli pezan ŝtonon al montpinto, kiu apenaŭ tie reruliĝas malsupren: la senĉesaj elspezoj, la ekzamenoj, fariĝis do speco de Sizifo-ŝtono [1]; en sia duonnokto Camacho elektas la heroan sorton de poeta Sizifo [2].
angle:
Sisyphus
beloruse:
Сызыф
ĉine:
西西弗斯 [Xīxīfúsī], 西叙福斯 [xīxùfúsī], 西敘福斯 [xīxùfúsī], 西緒弗斯 [xīxùfúsī], 西绪弗斯 [xīxùfúsī], 西緒福斯 [xīxùfúsī], 西绪福斯 [xīxùfúsī]
france:
Sisyphe
germane:
Sisyphos
japane:
シシュフォス, シジフォス
pole:
Syzyf
ukraine:
Сізіф

administraj notoj