soroban/o PIV2

sorobano

Japana abako: [li] instruis kalkuli per sorobano [1]; sorobano kun globetoj povantaj repreni ĉiuj sian originan lokon en duonsekundo [2]; membroj de la japana delegacio prezentis interesajn aspektojn de japana hejma arto, precipe pri ĉanojo, ikebano, sorobano, paperfalda arto kaj belskribado [3].
1. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
2. "Kolektanto de abakoj", p.50
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
angle:
soroban, abacus
beloruse:
сарабан (японскія лічыльнікі)
ĉeĥe:
japonské počítadlo
ĉine:
算盘 [suànpán], 算盤 [suànpán]
france:
soroban, boulier
germane:
Abakus, Soroban
pole:
soroban
slovake:
japonské počítadlo
ukraine:
(японська) абака

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.