specifik/a

specifika

Specifa: mi dungiĝis al iu sekreta ŝtata oficejo, […] la specifikeco de nia laboro estas tia, ke ju malpli da homoj vi konas inter viaj kolegoj – des pli bone por vi [1]; ni vidis akrobataĵon de precipe lertaj „aerartistoj“, poste kantis aro da junulinoj […] sed […] ion specifike rusan oni ne trovis inter ĉio tio [2]; la bono ne havas nacian aŭ iun ceteran specifikon, same la malbono povas enradikiĝi en ĉiu civilizo [3]; specifike kiam li lanĉis la Projekton 2000, oni tiam povis paroli ke nia muzika panoramo komencis speguli la ceteran mondon [4]. VD:aparta2, speciala
Rim.: La radiko „specif“ prezentas la oficialigitan formon, sed regule oni trovas en tekstoj la neoficialan formon „specifik“, supozeble pro plia simileco kun nacilingvaj ekvivalentoj.
1. Grigori L. Arosev : Nerekonebla, Monato, 2001/05, p. 26
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo, Lingvo Internacia, junio-julio 1896
3. Redakcie, La Ondo de Esperanto 2002, n-ro 12
4. Rogener Pavinski & Nicola Ruggiero: Kim J. Henriksen ― Amplifiki denove kune!, Kontakto 2011-2019
angle:
specific
beloruse:
спэцыфічны
ĉine:
特定 [tèdìng], 特有 [tèyǒu], 特种 [tèzhǒng], 特種 [tèzhǒng]
germane:
spezifisch
nederlande:
specifiek
pole:
specyficzny

administraj notoj