3spekulativ/a JED
spekulativa
Bazita sur pure teoria rezonado,
celante nur la scion, sen ia ajn
praktika utilo:
tio havas nur spekulativan intereson;
la homa menso estas ia komplekso el du ĉefaj tendencoj: unu estas mistike
spekulativa kaj la alia racieca
[1];
la laboro de Steiner estas perfekta ekzemplo de spekulativa evoluo: la teoria
rezonado pri la evoluo de organismoj en fikcia situacio
[2].
hipoteza,
kabineta3,
supoza
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri nurteoria.
1.
Eŭgeno Lanti: Parolado ĉe radiostacio X.E.W.I. (1985), El verkoj de E. Lanti, Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 58-61)
2. Frank van Hertrooij: Ĉu ŝerco aŭ arto? La meritoj de spekulativa evoluo
2. Frank van Hertrooij: Ĉu ŝerco aŭ arto? La meritoj de spekulativa evoluo
- angle:
- speculative
- beloruse:
- спэкулятыўны
- bulgare:
- спекулативен, умозрителен
- france:
- spéculatif
- germane:
- spekulativ
- hispane:
- especulativo
- hungare:
- spekulatív, elméleti, elvont
- japane:
- 思弁的な [おもべんてきな], 純理論的な [じゅんりろんてきな]
- katalune:
- especulatiu
- nederlande:
- speculatief
- pole:
- spekulatywny
- ruse:
- спекулятивный, умозрительный
- ukraine:
- спекулятивний, умоглядний
spekulativi
(ntr)
Spekulative koncepti:
pri tio la filozofoj povas nur spekulativi per hipotezoj;
scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj
[3];
ĵurnalistoj spekulativis pri tio, ĉu […] centra organizaĵo de
entreprenoj, investis 300 milionojn da svedaj kronoj en la jes-kampanjo, dum
la ne-flanko devis kontentiĝi per kelkdekoj, ĉefe el ŝtata disdono
[4].
hipotezi,
supozi,
teorii
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri teoriumi.
- angle:
- speculate
- beloruse:
- спэкуляваць (разважаць)
- bulgare:
- размишлявам
- france:
- spéculer
- hispane:
- especular
- hungare:
- spekulál, elmélkedik
- japane:
- 沈思する [しずおもする], 思索する [しさくする], 憶測する [おくそくする]
- nederlande:
- bespiegelingen houden
- pole:
- spekulować umysłowo
- ukraine:
- робити припущення