tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl ru sk

8stadion/o

stadiono  

SPO Sportejo kun areno por atletaj aŭ sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kaj multŝtupaj vicoj da sidlokoj por rigardantoj: la nova tombejo, malfermita lastjare, kovras areon de du hektaroj, etendiĝas tra futbalejo, kaj jam proksimiĝas al la detruitaj sportcentro kaj stadiono [1]; piedpilk-stadiono [2]; la inaŭguro okazis en la nova dublina stadiono [3]; oni devis ŝanĝi entute la herban kovraĵon de la stadiono en Basel post la pluvbatalo inter la futbalteamoj de Svislando kaj Turkio [4].

tradukoj

anglaj

~o: stadium, arena, ballpark, colliseum, grounds, grandstand.

belorusaj

~o: стадыён.

ĉeĥaj

~o: stadión.

francaj

~o: stade.

germanaj

~o: Stadion.

hispanaj

~o: estadio.

hungaraj

~o: stadion.

katalunaj

~o: estadi.

nederlandaj

~o: stadion.

polaj

~o: stadion.

rusaj

~o: стадион.

slovakaj

~o: štadión.

fontoj

1. Monato, La Fino de la Mondo Komenciĝas en Sarajevo
2. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu handikapitoj!
4. Monato, Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis


ℛevo | datumprotekto | stadio.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2019/06/30 18:21:50