stencil/o SPV
stencilo
Truŝablono
en kiu figuroj aŭ signoj estas entranĉitaj,
tiel ke oni povas trafarbi iliajn formojn sur surfacon:
la tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj
[1];
ni povus donaci malnovan multobligilon kun stenciloj
[…], sur kiu antaŭ 18 jaroj estis kopiita Informilo
[2]
- angle:
- stencil
- beloruse:
- трафарэт
- ĉeĥe:
- vosková rozmnožovací blána
- france:
- pochoir, stencil
- germane:
- Lochschablone, Schablone
- japane:
- 謄写版原紙 [とうしゃばんげんし], ステンシルペーパー
- katalune:
- estergit
- pole:
- matryca (do powielania), woskówka
- slovake:
- cyklostylová blana (rozmnožovacia)
- ukraine:
- восківка
stencili
(tr)
- Desegni aŭ presi per stencilo: ni serĉis la rimedojn por eldoni stencilitan bultenon [3]; kiel kvaronjara organo funkcias stencilita Nia Ligilo [4].
3.
J. P. Colnot: La
Informilo, 1969, numero 62a
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- angle:
- stencil
- beloruse:
- рабіць па трафарэце
- france:
- pocher (faire au pochoir)
- germane:
- im Schablonendruck herstellen, patronieren
- katalune:
- estergir
- pole:
- kopiować za pomocą szablonu
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.