tradukoj: be cs de fr hu nl pl ru sk sv

3stenograf/i PV

stenografo  

TIP Homo, kiu scias noti per speciala, tre rapida skribo; stenografiisto: Montagu Christie Butler havis multajn pasiojn; li estis pacifisto, kvakero, libroamanto, stenografo, muzikisto, sed pli ol ĉio alia, esperantisto [1] ĉiam du stenografoj skribas samtempe ĉe sia tablo [2].

Rim.: Oficiala estas la verbo stenografi, kiu normale implicas ke stenografo estas la responda agado. Tamen la vorto stenografo en diversaj lingvoj celas homon, kiu stenografas, kiel registrite ĉi tie. Ankaŭ la esperanta uzo precipe celas la homon, kvankam hezitoj estas senteblaj interalie pro la uzo de la formo stenografisto, kiu estas registrita derivaĵo en PIV1 kaj PIV2: Lorcán Ó hUiginn ... estis stenografisto en la Irlanda Parlamento [3]. [ĵv]

stenografi  

(tr)
TIP Uzi specialajn konvenciajn tre simplajn signojn por skribi same rapide, kiel oni parolas: mi skribas permane absolute nenion - nek per plumo, nek per krajono - kaj vere stenografi mi devas nenion [4].

stenografado, stenografarto  

TIP Kapablo kaj ago stenografi; stenografio.

stenografaĵo  

TIP Dokumento skribita stenografarte; stenogramo: mi redonas parton de mia stenografaĵo [5].

tradukoj

belorusaj

~o: стэнограф; ~i: стэнаграфаваць; ~ado, ~arto: стэнаграфія.

ĉeĥaj

~i: psát těsnopisem, stenografovat.

francaj

~o: sténographe; ~i: sténographier; ~ado, ~arto: sténographie; ~aĵo: sténogramme.

germanaj

~o: Stenograf; ~i: stenografieren; ~ado, ~arto: Stenografie.

hungaraj

~o: gyorsíró; ~i: gyorsír; ~ado, ~arto: gyorsírás.

nederlandaj

~o: stenograaf; ~i: stenograferen; ~ado, ~arto: stenografie.

polaj

~o: stenograf; ~i: stenografować; ~ado, ~arto: stenograifa, stenografowanie; ~aĵo: stenogram.

rusaj

~o: стенограф; ~i: стенографировать; ~ado, ~arto: стенография, стенографирование.

slovakaj

~i: písať rýchlopisom.

svedaj

~i: stenografera; ~ado, ~arto: stenografi.

fontoj

1. G. King: Montagu Butler kaj lia biblioteko, 2008-05-14
2. -: Mia profesio estas stenografo, [vidita en 2012]
3. L. O Cuirc, J. Davies: Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando, 1996
4. Pejno S.: en: Drasta membrofalo ĉe UEA, 2011-04-07
5. T. Steele: La Averto, Mirmekobo, 2008-04

~ado, ~arto: Mankas dua fontindiko.
~ado, ~arto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | stenog.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2015/07/04 08:37:44